La Esperanto-grupo Oberkirch kaj Bavelo invitas al migrado je la Sabato, 26a de junio 2010. Migrado sur parto de la fama historia “Jakobovojo” (al Santiago de Kompostelo) tra bela Nigraarbara pejzaĝo, kun mirindaj elrigardoj al la ĉirkaŭaĵoj.
Tute egale, ĉu vi estas Esperanto-specialisto aŭ novulo, junulo aŭ junkorulo, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj. Ni invitas vin partopreni al tiu komuna migrado. Se vi deziras partopreni aŭ bezonas pli da informoj, bonvolu respondi al Engelbert Sester engelbert.sester ĉe t-online.de. Mi sendos retan konfirmon.